Rudná (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rudná |
Rudná | |||
municipo | |||
Rudná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rudná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Chrastovský potok | ||
Situo | Rudná | ||
- alteco | 537 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 22″ N 16° 34′ 15″ O / 49.65611 °N, 16.57083 °O (mapo) | ||
Areo | 6,61 km² (661 ha) | ||
Loĝantaro | 139 (2024) | ||
Denseco | 21,03 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 04 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578703 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rudná (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.rudnasy.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Rudná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 9 km oriente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 139 loĝantoj (2024). Al la vilaĝo ni venos post deflankiĝo el ŝoseo n-ro 43 (E461) en Brněnec al nordoriento kaj veturo ĉirkaŭ 4 km.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březová nad Svitavou, Brněnec, Březina, Janůvky, Želivsko, Pohledy kaj Slatina.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1365. En pasinteco tio estis du memstaraj vilaĝoj, Dolní Rudná (Malsupra Rudná, germane Nieder Rauden), kiu apartenis al estinta distrikto Moravská Třebová kaj Horní Rudná (Supra Rudná, germane Ober Rauden), kiu apartenis al la distrikto Svitavy. Nuntempe ĝi estas kunigita en unu tutaĵon, apartenanta al la distrikto Svitavy. Post ellandigo de la germana loĝantaro en la jaro 1946 venis ĉi tien novaj setlantoj el suda Moravio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 519 |
1880 | 591 |
1890 | 694 |
1900 | 626 |
1910 | 611 |
1921 | 518 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 498 |
1950 | 265 |
1961 | 285 |
1970 | 276 |
1980 | 239 |
1991 | 200 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 200 |
2014 | 174 |
2016 | 170 |
2017 | 172 |
2018 | 168 |
2019 | 163 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 159 |
2021 | 144 |
2022 | 149 |
2023 | 140 |
2024 | 139 |
Blazono
[redakti | redakti fonton]Blazono de la vilaĝo devenas el simbolaro sur sigelo de Horní Rudná. Estas sur ĝi falĉilo, ministaj marteloj kaj ŝpato. La blazono estas oblikve dividita en du kampojn, la verda kaj falĉilo simbolas terkulturadon kaj arbaran mastrumadon kaj la nigra kun ministaj iloj simbolas minadon.
Naturo kaj turismo
[redakti | redakti fonton]Norde de la vilaĝo estas Prostřední vrch (575 m s.m.) kaj sude Chvalka (618 m s.m.). Trans la vilaĝo gvidas ruĝa turisma signaro kaj signita cikloturisma traceo. La turisma signaro gvidas al Hřebeč, Jablonné nad Orlicí, Králíky kaj Králický Sněžník.
Aŭtobusa konekto estas kun Moravská Chrastavá.